GLOSARO - GLOSSARIUM - GLOSSAIRE - GLOSSARY

      * NOVA EPOKO * NOUVEL AGE * NIEUWE TIJD * NEW AGE *

   NATURKURACADO * ALTERNATIEVE GENEESWIJZEN * MEDECINES
         DOUCES * MEDECINES PARALLELLES * NATUROPATY

      SPIRITUALISMO * BONFARTO * WELLNESS * MIEUX-ETRE

 
                                       Kun danko al Rolfo por la bildo.
 
 

                      KIO ESTAS NOVA ?

-------------------------------------------------------------------------------
Ajurveda,  hinda kuracmetodo kaj unu el la plej malnovaj sansistemoj en la mondo. El la sanskrita ghi signifas la konon (veda) de la vivo (ajur/ayur). Ajurveda deiras de la tezo ke chio en la kosmo rilatas al chio. La tuta kosmo kaj do ankaù la homo reduktighus al kvin elementoj :  tero, akvo, fajro, aero kaj etero kiel la bazon por la vivo. Ili formas siavice la tri fizikajn elementojn (dosha) aero (vata), galo (pitta) kaj muko (kapha). La ajurveda medicino dedichas multan atenton al preciza diagnozado. Tiucele oni vaste esploras korpajn aspektojn : odorojn, gustojn kaj eskrementojn. Prevento estas konsiderata pli grava ol kuracado kaj la paciento ricevs aktivan rolon. En la ajurveda medicino ekzistas diversaj aplikoj, de masagho al muzikterapio.
La TM-organizajho (D.Chopra) kiu okupighas pri transcendenta meditado vendas ekde 1980 kostegajn ajurvedajn kuracilojn kaj sanigrestadojn, kvankam tiu sansistemo precipe celis ies memsanigan kapablecon per uzo de naturaj helpiloj. Pliaj informoj rilate al  ajurveda en Esperanto : delegito de UEA ('99) en Tirupati (Barato/Hinda Unio).

Akasha, el la sanskrita ('chielo'),  estas nemateria, malplena spaco (en la budismo) aù monda, kosma memoro (en la hinduismo) en kiu pasinto, nuno, estonto kaj chiu scio tiurilate konservighus.  La konceptojn 'Akasha' kaj 'Akashakroniko' introdukis Helena Blavatsky (vidu teozofio) kaj ghin vidis ankau klarvidantojn kiel R. Steiner kaj E. Cayce. Laù Blavatsky personoj kun paranormalaj talentoj havus aliron al tiu kroniko kaj tial la vivon ne havus sekreton por ili.

Akvosanigo (plej konata sub "Acqua healing"), intensa korpolaboro en 35° C varma akvo kiu uzas elementojn el jogo, akvoshiatsu, akvodancado, spirotekniko kaj meditdo cele al la mobiligo de la korpo kaj la solvo de emociajn blokadojn.

Alianco Universala, amikaro kiu volas akceli pli bonan mondon per kulturo de bonfarto, travivatan spiritualismo, mondcivitanismo kaj pli homa, solidara ekonomio. Alianca Universala eldonas sian principaron ("Epitomo de la Alianco Universala") ankaw en Esperanto, lingvo pri kiu Kalai Mejdoub* , islama filozofo kaj algheria membro de la Alianco diris i.a. ke "ghi estas spirita lingvo, venante el spirita intuicio, la lingvo de la animo, sed kiu restos mistero tiom longe ke ni rigardos niajn piedojn kaj la teron. Chiuj nacioj de nia epoko uzas diversajn lingvojn kaj tio kreas grandan disighon inter ili. Sed ekde nun la periodo Djahilia ekaperas kaj la mondo - sekve de sento de malpleno - sentos la vivnecesan bezonon je monda lingvo kies bazo estas spirita esperanto"

* en : L'Unité humaine, jan-febr. 1994, kontakto en Esperanto : La Novhumaneca Centro, Route Eleonon 2001, Akroyali Avias, GR-24100 Kalamata (Grekio), tel./fakso 721 58035.

Membreco kostas 5 Euroj. Skribante aldonu 1 IRK/CRI (achetebla en poshtoficejoj).

Esperanto kiel lingvo de amikeco kaj toleremo celas eviti diskriminacion kontraw parolantoj de diversaj lingvoj, afero tiom kutime praktikata en internaciaj rilatoj. Esperanto ebligas interetnan kaj interkulturan dialogon en respekto de chies lingvo kaj digno. La specifa esperanto-kulturo dependas ankaw de la konservado de la diverseco de lingvoj kaj kulturoj. Tre pensinda teksto (en la franca) de la prelego de Claude Sicre (UK Montpellier, 1998) pri la spirito de la lingvoj, estas en preparo.

Alternativa,  [Nova Tempo] alimaniera, nekonvencia, netradicia, el oficiala vidpunkto ofte ne rekonata kaj tielmaniere kondukante ofte al limigo de liberecoj pro la distingo inter la akceptita, oficiala kaj la alternativa. Sinonimoj : shanghsolva, paralela.

Alternativa medicino,   kolektiva populara nomo por popolaj kuracmetodoj kiuj ne estas konsiderataj esti efikaj law la medicina scienco, char mankus 'sciencaj' atestoj pri ilia efektiveco. Multaj metodoj bazighus sur neraciaj penssistemoj kaj magia mondpercepto. Iiuj metodoj estas aplikataj kontraw chiuj eblaj malsanoj. Religiaj kaj spiritaj aspektoj ludas gravan rolon kaj en la kuracado kaj en la prijugho de la rezulto. En tiu rilato natureco, tuteco kaj ekvilibro estas alte taksataj. Ghenerale alternativaj kuracistoj tendencus malmulte interesighi pri sciencaj esploroj, kvankam ili ripetadas senchese sciencajn rezultojn kiuj utilas kiel 'pruvilojn' por iliaj terapioj.  Averto : Samkiel chiu medicino entenas riskojn, la naturkuracado ne malpli kaj estas do konsilinda resti konscie de la fakto ke ekzistas ne malmulte da fantaziaj kaj dubemaj terapioj. Tiel ekzemple la antropozofia medicino kiu konsilas masaghi kun timianoleo pacienton kun grava kronika bronkito kaj evitas antibakterian terapion aù la ozonterapio kiu infuzas puran aeron estus dangheraj praktikoj. Ankaw plantaj kuraciloj ne awtomate estas pli sekuraj, char tiuj chi kuraciloj kutime eskapas bonan kontrolon, char neregistraj kaj ne sub kontrolo de la punlegharo. En la plimulto de la EU, escepte Francio, oni rajtas lawleghe praktiki la alternativan medicinon. Sole en Nederlando jam 108 kuracmetodoj (iuj marginalaj) estis registritaj en 1999 che la Fondajho por Registrado de Naturaj Kuracmetodoj RING.
Pozitiva aspekto estas ghenerale iaspeca 'placebo'-efekto. Pro iuj kialoj malbone kompreneblaj streso domaghus la imunsistemon kaj bona etoso kreus la malan efikon. Alternativaj kuracmetodoj precipe kiam kombinataj kun longaj interparoloj au altushoj povas pozitive influi tiun etoson kaj efiki pozitive sur la imunsistemon. Aliflanke nemalmultaj alternativaj terapioj povas kauzi malbonan psikan staton pro troa timigo kauze de konsiloj rilate al ies sanstato. Vidu ankaù : naturopatio.

Androginio, stato de ekvilibra disdono de viraj kaj virinaj ecoj.

Antropozofio (greka : 'antropos' - homo kaj 'sofia' - sagheco) estas doktrino  kiun fondis R. Steiner kaj bazighas sur koktelo de naturfilozofio lau Goethe, de teozofio kaj de unika interpretado de la kristanismo.   Antropozofio alstrebas internan kulturon kaj pli altan specon de observado, nome Akasha (tial reinkarnado kaj karmo ludas gravan rolon en ghi). Steiner volis kunigi la paranormalan kaj la sciencan.   Steiner kreis el tiu filozofio kompletan vivkoncepton, ekestis eduka sistemo (Waldorf/Steiner-lernejoj),  tn. organika arkitekturo (videbla plej multe en la svisa Dornach), ekonomio, arto (speciala literskribo, 'eùritmio' kiu estas senparola dancarto kiel terapia rimedo), medicino en kiu oni prenis multajn elementojn de Egiptio kaj biodinamika agrikulturo kiu respektas la naturajn povojn kiujn influas la plantojn kaj ilian sojlon.  En la antropozofia hombildo la homo posedas krom  sian fizikon ankau eteran, astralan kaj spiritan korpon. Sub influo de la Novtempa pensado la antropozofio regajnis intereson precipe pro ghiaj ideoj rilate al edukado, nutrado kaj sano. Antropozofio estas la sola el la multaj okultaj mondsistemoj kiuj farighis gvida okulta filozofio en Okcidento, malgraw ke forte ghin malhelpis la nebula racista rigardo kiun Steiner havis sur la historio de la homaro.

Astrologio, plej malnova scienco bazita sur la ritma movado de astroj por analizi kaj antauvidi ekz. politikajn kaj komercajn evoluojn en formo de horoskopo. Ekzistas pluraj malsamaj skoloj.

Ashramo, sanskrita por 'fazo de la vivo', mistika skolo, komparebla al okcidenta monakejo kie dischiploj vivas en komunumo kun au chirkaù guruo, sed kie ofte iu ajn povas tranokti aù restadi por meditado, jogo, danco, prelegoj ekz. En chiu ashramo oni praktikas jogon.

Balneoterapio (greke thalasoterapio), kuracado per banado en mara kaj minerala akvo, krome per trinkado kaj inhalado de specialaj akvoj. Sinonimo : marakvoterapio. Rilata : mineralbanejo.

Barh Lut, signifas 'salolago' kaj estas ivrita nomo por la morta maro, kies akvo entenas ghis 30% da salo. Tre  fama pro balneoterapiaj ferioj, precipe inter psoriaziso-pacientoj. Vidu ankaù Flosado.

Barato, nova nomo en Esperanto por Hindujo kiu pli kongruas kun loka nomo por la lando, proponita fare de la lingvisto Probal Dashgupto.

Binchi, kunmetajho el bin (malsana) kaj chi (nekonataj faktoroj). Binchi manifestighas en formo de rigideco, juko, doloro aw negativaj emocioj aw ekscesa pensado.

Blanka Frataro (Universala ), Religiema instruo de la bulgaro Petr Danov, laù kiu la senmorteco estas perdita kapablo de la vivo, kiu povas kaj devas esti reakirita per la revekigho de la konscio. Ekzistus miloj da estajhoj pli superaj kaj raciaj ol la homo kiuj posedas chi tiun potencon. Ili estas adeptoj de Dio kaj gvidantoj de la homoj. La anoj de la Blanka Frataro vivas komunecan vivon kaj en Francio ili estas konsiderataj kiel sekton. Ankaù Esperanto estas adoptata kaj uzata. Sinonimo : Novspirito (Fonto : Enciklopedio de Esperanto, Vol. I, HEA, 1979).

Bonding, psikoterapio kreita fare de la usona psikiatro D. Casriel kiu uzas emocian malfermemon en kombino kun fizika kontakto por krei fizikan kaj emocian ligitecon.

Buchi (ankaw literumata kiel Buqi), malnova china metodo por kuraci plejofte je iu distanco sen tushi. Fondinto estas Dro. Shen Hongxun. Longdawra malbona posturo kaj ripetaj negativaj emocioj kawzas ke akumulighas binchi (negativa energio) kiu blokigus la energikanalojn kaj estus la chefa kawzo de malsano. Buchi celas forigi la binchi en la korpo kiel shlosilo al kuracado.

Channeling, (angla vorto por kanalado) ne temus pri la klasika spiritisma kontakto kun la animoj de la mortintoj, sed precipe pri la kontakto kun la nevideblaj dimensioj, mondoj, al kiuj apartenas ekz. kosmaj kaj pli altaj, diaj inteligentecoj (nomataj shirmangheloj, mastroj, gvidantoj) kaj eksterteraj estajhoj. La korpo kaj animo de la perantoj (nomataj pastroj, profetoj, shamanoj,...) pere de kiuj tiaj mesajhoj estas donataj funkcias kiel 'channel' aù 'kanalon', en la spiritismo nomata 'mediumo'. Fama libro pri kanalado estas 'A course in Miracles - ACIM' ('Kurso en mirakloj') en kiu oni traktas la kuracadon de la interna sinteno aù konsciigho pri cheesto de amo anstataù timo, paco anstataù konfklikto.

Chi (elp. kiel en chi tie) litere 'spiro' estas ampleksa koncepto kun multaj diversaj signifoj. En la china kosmologio chi estas la nevidebla universala movforto, vivenergio, varmeco, biona aù bioelektra energio chieprezenta chirkaù ni en la universo kaj en ni mem (meridianoj/akupremo). Ghi estas rekonebla kiel vitaleco, flueco kaj sentemo kaj tial plej ofte tradukata per 'vitala energio'. Kiam la libera fluo de chi dum pli longa tempo blokighas tiam alvenas malekvilibro inter jino-jango kiu povas konduki al malsano. Ankaù literata kiel Ki, Qi. Vidu ankaù energio.

Chigong, (ankau literumata kiel Qigong kaj Chi Kung) signifas en la china 'vivforto'.  Temas pri tegmenta koncepto por diversaj chinaj meditado- kaj relaksadoteknikoj, i.a. Tajghichjuan. Chigong signifas energetika laboro per malrapidaj kaj fluaj movoj kaj spiradekzercoj cele al libera fluo de la vivenergio Chi.

Chiromancio, vidu kiromancio.

Chuna, speco de kiropraktiko.

Coué, Emile (1857-1926), franca apotekisto kaj esperantisto kiu inventis la tn. metodon Coué (pr. kue), speco de terapia memhipnoto kiu furoris precipe inter la du mondmilitoj. Nuntempe aliaj transprenis la ideon sub aliaj nomoj kiel aùtogena trejnado kaj pozitiva pensado. Libroj : E. Coué : "La regado de si mem per konscia autosugesto, 1924; Libro : 'Coué réhabilité", 1998, eld. Vivez Soleil, Gilbert Grellet - René Centassi (ko-aùtoro de "La vie du dr. Zamenhof", eld. Ramsay, Paris).

Dancarto, dank' al ghia ritara uzo oni povas uzi dancon kiel meditadon aw helpilon por kompreni sin mem.

* Biodanco, danco per kiu oni ne lernas, sed reaktivigas la personajn, forgesitajn vivofortojn (eksenti) en amika etoso de konfido por tiele kapabli eksterigi emociojn pere de dancado. Ghi sugestas vivi spertojn de ghojo, renkontigho, kontakto, danco kaj chefe de plezuro, la shlosilo al bonfarto kaj persona kresko.

Dio, transcendenta koncepto.

Emocia korpolaboro,  estas vojo al malkovro de viaj limigoj kaj de via strechiteco por montri viajn emociojn, sed ankaw de via vivoghojo. Unu el la pioniroj sur la kampo de emocia korpolaboro estas Alexander Lowen, kiu pretendas ke niaj cheloj/korpo havas memoron, alivorte ke nia korpo estas la spegulo de niaj antaùaj spertoj, de kiuj la korpo povas montri la domaghon sekve de la emociaj spertoj kaj korpaj traùmoj. La manko de ekvilibro inter la muskoloj povas ekformi kirason kiu protektas la homon kontraù malagrablaj sentoj kaj kashitaj penigaj spertoj.  Pere de korpaj psikoterapioj aù de intensega spirado, do importado de ekseso de oksigeno, la memoro liberighas.  Uzataj teknikoj : i.a. bio-energio, statura integrigho, rebirthing, danco, primal, rolfing.

Energetika integrado (E.I.), metodo por helpi iun en la harmoniigon kaj malstrechighon de la fizika, emocia kaj kognitiva aspektoj de sia vivo. Ghi bazighas sur la konduto- kaj karakteroanalizoj per la kompreno de la procezoj de emocioj kaj fizikaj dependodesegnoj kaj ilia integrigho.

Energetikaj medicinoj, bazita sur principoj de jino kaj jango, samkiel sur la filozofio de la kvin elementoj de la universo (ligno, fajro, tero, metalo kaj aero) law kiu chio en la universo estas la produkto de harmonio kaj malharmonio. Energetikaj medicinoj deiras de la aserto ke chiu materio produktas energion kaj ke la kvalito de tiu energio, modifita pro iu malsano, sin prezentas kiel rezulton de fizika malharmonion interne de la korpo.   Por kuraci la energetikaj medicinoj analizos tiujn perturbojn kaj intervenos sur nivelo de la energetika cirkulado de la korpo. Tiuj medicinoj pli klopodas fortigi la korpan reziston ol elimini de specifaj simptomoj. Notu : konataj ekzemploj de energetikaj medicinoj estas i.a. akupunkturo kaj homeopatio, herbalismo.

Energio,  [novtempa kompreno] chioreganta koncepto por indiki chiujn vivformojn en la kosmo, ankaù retrovebla en chiu orienta tradicio.  Ghi rilatas kaj al la psika kaj al la kvazaù fizika koncepto kiu deiras de la ideo ke sur la astrala nivelo nian fizikan korpon trakuras fundamenta vivforto, kosma energikurento, ankaù konata en diversaj kulturoj sub malsimilaj nomoj  kiel  kundalini, chi aù sub la sanskrita nomo prana.   Por la okcidenta scienco estas malfacile kredi en tiaj nevideblaj energioj, kvankam oni kredas en aliaj nevideblaj energioj kiaj radio, radarondoj, elektro, ultraviola lumo,... En energioterminoj chio estas mastrumata fare de la leghoj de altiro kaj resonanco. Niaj korpoj  disradias kaj ricevas signalojn de interna energio (pensoj, vortoj kaj agoj) kiuj konservas nian korpon.  Vidu ankaù  : energetiko, chakra, kirlian fotografion.

http://www.usm.de/mysteria/x/x1201.htm
http://www.selfempowermentacademy.com.au

Esencaj oleoj, volatilaj kaj aromataj flor- kaj plantekstraktoj uzataj en aromoterapio aù uzataj etkvante kombine kun baza oleo (ekz. jameno, jojobo, amando, sinapo) por masaghi. Sinonimo : eteraj oleoj.

Fangoterapio, kuracmetodo surbaze de termala shlimo.

Feng Shui (http://www.fsu.ch/data/wasist.html), china por Vento (Feng) kaj Akvo (Shui). Temas pri antikva china geomancio kiu pristudas kiel oni povas regi kaj utiligi la kosman energion 'chi' por tiele favore influi la vivon de la homo kaj lia chirkaùajho. Ghi konsistas el kombinado de arkitekturo, geometrio, china astrologio kaj ideoj pri jino kaj jango por krei bonfartan etoson per la arangho de iu spaco (urbo, domo, ghardeno, chambro, ...) laù la reguloj de universala harmonio. Elementojn kiujn oni uzas estas i.a. bona orientado kaj lokigo, harmonia fasonado pere de koloro, lumo, speguloj, plantoj, ktp. Rektaj linioj ekzemple de la enirpordo al la malantaua pordo ne estus bona. En okcidento momente okazas vera Feng Shui-manio. Rilata : Vastu. Sinonimo : Ventakviko. Info en Esperanto : http://fsu.ch/eo

Fortokampoj, vidu magiaj lokoj, geomancio.

Frotpurigo (angle peeling, scrubing), kosmetika praktiko kiu konsistas el forta frotado - evt. helpe de frotprodukton (angle srub) - sur la malseka haùto per broso, lufuja spongo aù iom pli maldelikata lavganto - ekz. el sisalo -  por forigi senvivajn haùtocheloj kaj purigi shtopitajn porojn. Frotpurigado permesas plirapidigi la produktadon de novaj cheloj kiuj kreas pli molan kaj glatan haùton.

Geoglifoj (itale intaglio, angle crop circles), geometriaj cirkloj en kampoj., konataj jam en kvardek landoj eble pro interago inter fenomenoj teraj kaj meteologiaj.

Geomancio, La geomanciaj influoj resumighas en sep punktoj : la etoso de la chirkaùajho, kvalito kaj fortokampoj de la sojlo (ekz. en Carnac, Francio kaj Stonehenge, Britio, cholla-namdo, Koerio), orientado de la konstruajho, mezuroj kaj formoj de la plano (geometrio), materialoj, dekoradaj kaj simbolaj aù ceremoniaj/psikologiaj/religiaj elementoj. Vidu ankaù la china geomancio Feng Shui.

Gnostiko (greka : gnosis - scio), kompreno de la 'kono de la koro' sed ankaù la travivo de kashitaj aferoj. Multaj gnostikuloj estis kristanoj (plej konataj estas la kataroj), sed ekzistis gnostikuloj en preskaù chiu religia tradicio. Pro ilia sendependeco oni ofte persekutis ilin.

Grundigho (angl. grounding), centra principo en bioenergio aù energiodanco per kiu oni celas esti plene en sia korpo kaj fari konscian kontakton kun la tero, dum ke oni estas en energetika ekvilibro. Char ni tiom koncentras nian atenton je la intelekto, la pensado, la energio emas flui supren je la kapo, malprofite al nia stabileco kaj la plena kontakto kun nia korpo.

Iluminado, sperto de unuigho kun la kosmo kaj la dia. En okcidento ofte sinonimo por memrealigo. Rilata : reenkarnigho.

Interna infano, (angle inner child), temas pri la simbola rilato kun la vundebla infano en ni mem kaj ghiaj vunditaj spertoj kaj sentoj. Celo estas la retrovo, aprezo kaj travivo de intimeco kiel scipovo esti vundebla en kontakto kun aliaj.

Jogo, sanskrita por strechon aù unuighon; instruo por sperti la unuighon de la koro kaj de la racio uzante sistemon de korpaj kaj psikaj koncentrighometodoj, por poste konsciighi pri la animo kaj la unueco de la vivo. En la jogo ne nur gravas la purigon de la korpo pere de asanoj kaj  pranajamo, sed ankaù pura pensado kaj esti ghential por siaj kunuloj, char tiu kiu pli konsciighas kutime estu pli sentema al sia chirkaùajho. Konsilo : Por elekti bonan jogo-instruiston konsilindas klopodi malkovri la efikon de ties jogo-ekzercojn en ties konduto, sano kaj hharismo. Frante jogon oni ghenerale akiras pli klaran pensadon kaj komprenon de la motivoj de siaj aktivevoj. Pliaj informoj rilate al  jogo en Esperanto : A. Schaedel, delegito de UEA ('99) en Malmö (Svedio).

Plejmultaj specoj de jogo inkluzivas ripozigajn korpopoziciojn kaj akcelon de pliplena spirado, sed ekzitus kvin bazaj formoj de jogo :

Okido, bazita sur fizika aktiveco, meditado kaj spirekzercoj.

Ko-Konsilado, (angle Co-Councelling), usondevena (1950) memhelpa terapio per kiu oni lernas eksterigi emociojn kaj prilabori emociajn traùmojn en formo de rololudo sen la helpo de profesia terapeùto. Antaù ol komenci tiun metodikon oni unue sekvu memstudadon de 40 horoj kun manlibro. Kerno de la metodo estas ke oni nur aùskultas la alian, nur ripetante shlosilfrazojn aù trarompi kashigajn manovrojn. Ekster komuna trejnado du partneroj povas chiusemajne memstare kune kokonsili, laùvice en la rolo de konsilanto aù kliento. Pli pri ko-konsilado en la esperanta libro "La homa flanko de Homoj - la teorio de retaksa konsilado" de Harvey Jackins, Seatle, 1972, Eld. Rational Island Publishers.

Komunikado alimaniera,  diversaj metodoj por interkomprenighi pli efike kaj
egalvalore (esperanto), pli interrilate kun respekto de la persono (Anthony Robbins kaj 'Espere' de Jacques Salomé). Rilata eseo en esperanto estas tiu de Ignat Bociort, "Spirito de Esperanto kaj la 'samideanaj' malamikajhoj", pledante por deca konduto inter esperanto-parolantoj), pli neagreseme sed firme (Patfoort), pli interkulture (diversaj). Krome ankaù masagharto kaj spiritismo uzas alidimensian komunikadan lingvon preter la vortoj.

Konstrubiologio, (germ. 'Baubiologie', fr. bioconstruction) studas la impakton (fr. l'impacte) de la konstruchirkaùajho sur la sano kaj aplikas tiun scion en la kampo de la arkitekturo ekz. per la uzo de sanaj konstrumaterialoj. Rilataj terminoj : Feng Shui, geomantio, radiestezio, geobiologio.

Konviveco (france convivialité, angle conviviality, germane Gemeinsamkeit, nl. samenhorigheid), aùtonoma libereco kaj kreiva energio realigita en interpersona rilato por doni sencon al ideoj kaj produktoj per kiuj oni volas zorgi pri siaj kunuloj. Fonto : http://www.la.psu.edu/philo/illich/tools/chap0.html

Kosmetiko (greka : kosmein - ordigi), fako kiu okupighas pri la akcelo aù konservo de la korpa beleco, precipe per apliko de haùtkosmetikajhoj aù haùtprizorgiloj kaj kiu havas la sanzorgadon kiel bazon. Rilataj profesiuloj estas vizaghist(in)o - plilbeligas la vizaghon, kosmetikist(in)o (fr.esthéticienne, germane Kosmetikerin). En Anglujo krome oni faras distingon inter 'beautician' (kosmetikistino) kaj la pli alte kvalifikitan 'beauty therapist' (belecoterapeùto). Pli ghenerale nuntempe oni preferas paroli pri belecospecialistoj. Belecospecialistoj plej ofte laboras memstare hejme, sed ankaù en belecovendejo, kuracloko aù belecobieno (angle 'beautyfarm'). Psikokosmetiko kiel elemento de la kosmetiko pristudas la psikajn influojn de bonflegata ekstera korpo sur la psiko de la homo.

Kum Nye, ekzercoj el la medicina kaj meditada tradicioj de la tibeta budismo cele al la harmonia kunlaboro de korpo, animo kaj spirado pere de movoj, spirado, meditado, mantrokantado kaj mem-masagho. Vidu ankaù masagharto.

Kundalini', Hinda koncepto pri forta psika serpentforma energishargho en la chakro je la bazo de la spino kiu pere de la energilinioj (nadi) supreniris tra la chakroj dum ekz. meditado aù jogo.

Kuracloko, (germane Kurort, angle Spa), ripozejo kie oni venas pro la pura aero (klimatoterapio), la akvokuracado (balneokuracejo), la kuracaj shlimoj (mineralbanejo). Multaj kuracakvoj havas temperaturon inter 37 kaj 95 °C. En la broshuro 'Bulgaraj kuracakvoj kaj banlokoj' (BEA, Sofio, 1983) de prof.dr.D.Kostadinov estas priskribitaj la bazajn indicojn pri la uzado de mineralakvoj kaj la plej gravajn bulgarajn klimato- kaj balneokuracejojn. En kuracejoj oni prizorgas kutime dietan nutradon, kankuvajn terapiojn, masaghojn ktp. Ne malofte la gastoj povas fari ekskursojn kaj ghui de kulturaj aranghoj. Sinonimoj : termkuracejo, resanigejo, kuracripozejo.

Longjareco, unu el la plej longvivaj homoj en la mondo estis Jeanne Calmant, edzino de esperantisto el Francio. Daurigi labori, spiri puran aeron, manghi kun mezuro kaj teni sociajn kontaktojn loke kaj internacie per Esperanto kontribuas al tio. Rilata : Chigong.

Magiaj lokoj, geomantikaj kaj mistikaj lokoj kiaj la templo de la homaro <http://www.icon.it.user/damanhur> Damanhur (Italio), Stonehenge (Britio), Carnac (Francio), Exersteine (Germanio), sed ankaù lokoj kie okazas ferioj kaj festivaloj chirkaù spiritaj kaj sanigaj fortoj, naturo, arto kaj kreemo kaj kunviveco kiaj ekz. 'De Schans' (www.xs4all.nl/~rpeters) en Opoeteren (Belgio) kaj 'Eigentijds Festival' en Sneek, Nederlando kun 500 atelieroj, 1500 partoprenantoj. Rilata : geomancio.

Mantro, sakra formulo el vedaj tekstoj en formo de kunmeto de sonoj, silaboj au mallonga frazo kies konstante ripetata sonvibrado havas bonefikan influon dum meditado, char ghi kreas pli harmoniajn cerbo-ondojn kaj pligrandigas la koncentrighopovon.  Egipta mantro estas Ankh. La plej konata mantro estas la budista Um aù Om. Aliaj oftaj mantroj en Bharato estas "Om Sri Ram jai Ram jai jai Ram" kaj "Om Mani Padma [elp. peme] Hum" kiu signifas io kia 'la juvelo en la koro de la lotuso'. Tiu mantro estas ofte uzata fare de tibetaj budhistoj. Vidu ankaù meditado, jogo.

Masagharto (arab : "misas" - tushi, palpi), char oni opinias ke esencas en hasta socio de efikeco krei sin senkondichan spacon por malstrechighi kaj revitaligi la korpon, en la novepoka kulturo oni dedichas multan atenton al la korpo kaj bonfarto. Precipe la okcidenta homo vivas en sia kapo pro la prioritato de la racia. Masagharto povas doni necesan kompenson kontraù la troa diskutado, klarigado ktp. Masagharto temas pri

- tushi kaj esti tushata respektplene tiel ke vi aùdacas malfermi vin por ghi kaj lerni ghui vian korpon.

- kiel vi mem estas per tio emocie tushata,

- la sinteno esti prezenta emocie,

- trankvileco,

- esti akceptema.

Ekzistas diversaj formoj, sed chiuj celas ripari la konsciighon kaj la kontakton kun la korpo.

Masko [kosmetiko], portempa kovrado de la vizagho kaj de la kolo kun kosmetika produkto.

Mazdaznan (farsa : mazdao - la bona penso chioreganta), filozofia sistemo iniciata fare de Otto Hanisch en kiu la materia, intelekta kaj spirita devas ekvilibrighi utiligante i.a. dietistikon kaj spiroteknikon.

Meditado, metodo de memkontrolo simila al memhipnoto por akiri profundan malstrechighon kaj plivastighon de la konscio, dum kiu la meditanto fokusas sur spirado, mandalo, mantro aù iu tarokokarto. Diversaj variantoj ekzistas, sed vaste konataj estas

- Vipassana (Internacia Meditada Centro en Bihar, Bharato)

- Transcendenta Meditado (TM)

- Zazen, kiu estas parto de la Zen-budhismo el Japanio.

- Masaghoj kaj Tajghichjuan povas esti konsiderataj kvazaù specoj de meditado, char ili kondukas al ripozo (evt. per meditada kaj animkaptanta muziko kia en la Ktd 'La Koro Sutro' de Lou Harrison) kaj al silento, komuna trajto de chiu formo de meditado.

Faldfolio en Esperanto havebla che la Tutmonda Meditado kaj Malstrecha Socio, P.O.Box 11276, Wellington, Novzelando, Rete : hank@xtra.co.nz

Movado Sen Nomo, internacia movado por nova tempo kiu pledas por 'kulturon de la koro' (fratecon, amikecon kaj amon inter la homoj) pere de chiumonataj tn. levilkartoj kun rekomendoj, proverboj.

Naturopatio,  naturkuraca sistemo kiu rekonas la naturan propran, regenerigan kuracpovon de la korpo. Kronika malsano ekestus kiam tiu propra kuracpovo ne plu kapablus forigi restajhojn en la korpo. Tial naturopatoj forte akcelas edukadon kaj informadon pri sana naturnutrado kaj sana vivhigieno. Al la tradicia naturkuracado apartenas fastado, dietoj, lumo-, aero- kaj hidroterapio, ofte aplikataj en kuraclokoj. Naturopatio kutime laboras per plurterapia aliro. La moderna naturopatio klopodas paroli komunan lingvon per kiu ankaù eblas dialogo kun la moderna medicino.

Nazodusho, aplikado kiu uzas termalan akvon por irigado de la nazotruoj. Vidu ankaù Jala Neti.

New Age, En la nederlanda (Nieuwe Tijd), ghi laùlitere signifas Nova Tempo. Char la angla 'age' kaj la franca 'âge' estas vortoj plursignifaj, mi preferas la esperantan tradukon Nova Tempo,

char laù PIV ghi ankaù povas havi la signifon de komenco de jararo, prezentante aparte gravan novigajhon en la historio, vivo, scienco, ktp. Char de tempo al tempo renkontighas ankaù la termino Nova Erao, mi demandis la konsilon de la konsulta komisiono de la Akademio de Esperanto (maul@newsfactory.net) kiu vochdonis pri la diversaj proponoj surbaze de

mia demando pri New Age. Rezulto estis klara plimulto (7 el 10) por "nova

epoko". Informcele mi reprenas la diversajn opiniojn, kelkaj pli favoraj ol aliaj, sed por eviti sektecan pensadon, chiuj estas prezentataj egalvalore.

Tre valoran kontribuon mi dankas al Gerrit Berveling, teologo el Nederlando :

A. Respondo al via demando unuaflanke estas simpla : persone mi vidas en "New Age'' iun spongoesprimon kiu ensuchas en sin tre grandan amason da religiaj aferoj inter si ne tre koheraj, sed iamaniere - lau iuj - iom novecaj; la vorton "religio'' chi tie mi prenas - lau teologi-scienca kutimo - en tre largha senco. Mi ne plu detaligos, char mi supozas ke vi komprenas, kion mi celas. Parenteze kaj emfaze : tiu chi mia diro nenion diras koncerne la demandon, chu eroj interne de "New age'' estas au ne estas senchavaj / sensencaj aù ech rekte bonaj / malbonaj. Ambau laù mi enestas certakvante.

B. Kiel nomi ghin en nia lingvo internacia. Jen demando multe pli malfacila, lau mi. Foje mi legas Novtempa Movado. Novtempismo ech foje trafis min – sufiche shoke. Mia hezito pri tio, kiel nomi ghin chefe fontas el punkto A : unue ja ne temas pri io NOVA - do la nomo malghustas tiu-ere; due ne temas pri certa EPOKO sed pri iu religia / religieca movado milfaceta... Do, kun hezitemo, mi uzas Novtempa Movado. Pli bonan mi ne scias provizore.

Mi povas aldoni ke ankau la terminoj "Novepoka Pensado" au "Novepoka Movado" eble estus akcepteblaj. Simple diri "Nova Epoko" au "Nova Erao" (sen aldono de vorto kiel 'movado' aù 'pensado' au simile) por la sufiche vasta kaj multtavola nocio lau mi absolute ne estus bone. Funde ja ne temas pri iu nura tempo au epok-indiko, sed pri memprezentado kiel movado de (laudire/laù propra kompreno) 'nova' maniero percepti la realon / 'nova' vivprincipo / 'nova' mondpercepto. Se oni preferas emfazi la novecon de l' EPOKO / TEMPO / ERAO k.s. lau tiu chi movado (kio ankau foje okazas), oni parolas pri Akvariusa Epoko. Tio estas la enmovade uzata termino : AKVARIUSA EPOKO. En la koncerna medio mem (kaj religiajn au spiritajn au similajn aferojn oni neniam traktu nur t.n. 'objektive', nek nur 'subjektive', sed chiam – se nur iel eblas - 'intersubjektive', enplektante la sinkomprenon de la koncernaj homoj) almenau en Nederlando oni tre ofte insiste parolas pri

sia movado tutajhe kiel "Nieuwetijdsdenken" (laulitere: novtempa pensado).La koncernaj homoj mem preferas esprimojn kun 'movado' / 'pensmaniero' k.s. Kiel statas tio en aliaj landoj? La esprimo "New Age" che ni estas ankau tre ofte uzata, sed preskau nur deekstere, el la fono de la pli ortodoksaj eklezioj au de ateismaj homoj (kiuj ja 100%e kontrauas kiun ajn religion au spiritualecon, ofte neniom komprenante ghin), au en la gazetaro k.s. -- precipe kun certa malshato. (Gerrit Berveling).

Jen la diversaj komentoj de aliaj komisionanoj de la konsultejo de la Akademio de Esperanto (1999) :

Jorge Camacho : Mi proponas : "Nova Tempo", "Nova Epoko" kaj "Nova Erao", nu, chiuj tri validas, speciale la du lastaj. Temas pri la nomo de ismo. Ne malpli ol "esperanto" estas la nomo de esperanto (jam de longe oni ne plu parolas pri la "Esperanto-lingvo" au "Doktoro-Esperanto-lingvo", sed simple pri "esperanto"; kial do paroli pleonasme pri "Novtemp(ism)a Movado" ?). Per tiu nomo nov-eraistoj simple celas, ke komencighas nova epoko au erao por la homaro, kaj ke temas do pri nov-epokaj au noveraaj muziko, vivmaniero, naskado au kio ajn. Parenteze, mi ne opinias evitinda la radikon "era-" chi-okaze; prononci hiaton ne malfacilas pli ol prononci la sonkombinon "vt" en "novtempa".

------

Sergio Pokrovskij : "Ne estas tasko de la Akademio normigi chiajn strangajhojn; ech ne la marksisman terminaron. Chiuj terminoj pri "New Age" estas fushaj, char ili provas traduki fushan originalon. Mi ne povas imagi ian malpli informivan terminon. Tiel ankau mi diris en mia unua reago al kolego Maul. (Estas fakto, ke la Angla termino "New Age" ne estas multe informa - ankau en la komenca periodo de imperiestro Nerono oni parolis pri io simila: Nova Epoko / Ora Tempo / ktp... Se citi el mia Antologio Latina 3, el la t.n. Dua Eklogo de Einsiedeln pri Nerono: kaj ech la stulta brutaro rekonas l' Ortempon chi-nune ! Jam returnighas la tempo de Saturno --- ktp).

-------

John Wells : "Epoko" estas la normala ekvivalento de la angla "age" en tiu senco :

stone age - shtonepoko

iron age - ferepoko (lau PIV, 'epoko de la fero')

bronze age - bronzepoko ('epoko de la bronzo')

middle ages - mezepoko

sekve,

new age - nova epoko

-----

Christer Kiselman : Kiel rimarkigis John Wells, la lingve ghusta traduko de New Age estas sendube nova epoko. La ekzemploj shtonepoko, mezepoko, ktp. klare montras tion. Oni tamen ankau rimarkigu ke la termino New Age estas propaganda, reklama, persvada kaj fia : ghi volas kredigi ion kiu ne estas vera...almenau lau la jugho de multaj. Estas kontrau la spirito de neutrala lingvo akcepti tiajn terminojn. Oni do chiam skribu: "La tiel nomata nova

epoko" au simile por montri ke oni ne englutis chion.

Por kompletigo, jen difino de germana vortaro Duden : New Age : neues Zeitalter als Inbegriff eines von verschiedenen Forschungsrichtungen u. alternativen Bewegungen vertretenen neuen integralen Weltbildes. - Traduko : nova epoko kiel esenca nocio de nova intergriga mondkoncepto, reprezentita de diverstendencaj esplorgrupoj kaj alternativaj (= netradiciaj; S. Maul) movadoj. Plia atentigo pri "Neue Zeit" uzita de Duden : "Neuzeit" en germana estas historia termino : la epoko post mezepoko ekde 1500; do Neue Zeit ne taugus por New Age.

Nirvana, stato de paco, de kompleta liberigho.

Nova Tempo, vidu New Age, Nova Epoko.

Nova Epoko, estas plejkonata per la angla termino 'New Age'. Alilingvaj terminoj : nieuwe tijd (nl.), nouvel âge (fr.), Satya Yuga (sanskrita), Neues Zeitalter (germane). Sinonimoj : Nova Erao, Nova Tempo. Vidu ankaù New Age.

Ofte oni fajfas pri Nova Epoko, samkiel pri Esperanto, kiel fenomenon de revuloj kaj shebuloj. Temas pri malfacile difinebla fenomeno, kiu krome ankaù ne serchas por esti difinita kaj kiu eble estas jam taksata sufiche freneza en mondo racia kie oni volas difini chion. Ni diru ke temas pri kolektiva nomo por chiuspecaj ideoj, movadoj kaj grupoj alternativaj, esoteriaj, paranormalaj, religiaj, spiritualismaj aù direktitaj al la kampo de sana nutrado kaj sana vivstilo, kiuj alstrebas unuighon kaj integrighon de chio kio vivas en dia, energetika kosmo. La nomo referencas al la konscio vivi sojle de la 'Nova Epoko', la epoko de Akvariuso. Por detala priskribo plulegu chi tie.

Laù la astrologia epoko kiu daùras plimalpli 2160 jaroj ni nun trovighus en transira fazo inter la fishepoko kaj la akvaria epoko. La fishoepoko karakterizighis chefe pere de analizo, la nepersona, la absoluta kaj la racia. La akvaria epoko reprezentas unikecon, originalecon, fratecon, kunlaboron, spiritualismon, solidarecon kaj harmonion inter la popoloj.

En la fishepoko oni malpli pensis en termoj de interrilatoj. Per tiu katalogiga mentaleco la diferencoj inter opinioj, scioj, religioj, landoj kaj popoloj estus tiom akcentitaj ke la harmonio perturbighis kaj malamo kaj agresadoj aperis. En la nova tempo la homo malfermus sin por spirita evoluo, la plivastigho de sia konscio kaj determinus sian sorton mem. Li deiros ankaù de sento kaj ne nur de racio. Tiel ekestos fruktedona intershangho de pensoj, ideoj inter individuoj kaj grupoj kiu kreos fortan senton de unueco, tuteco kaj kohero.

La novtempa milflora kulturo estas la granda sintezo inter korpo, animo kaj menso. Sammaniere Komenio (J.A. Komensky) jam konstatis ke chiuj lingvoj havas siajn florojn kaj se ni kolektas ilin eblos krei el chiuj ion novan, plej bonan. Similmaniere Umberto Eco diris ke Esperanto povus farighi la Hongkongon de la lingvoj. Tiusence ankaù Esperanto banas en la novtempa spirito.

La Nova Tempo precipe popularighas en la okcidenta mondo kie la homoj trovas inspiron en la babelo de 'novaj' pensmanieroj kiuj precipe venas el orientaj tradicioj kaj filozofioj. En la Novtempa kulturo pli gravas la komuneco ol la diferencoj en la religioj, filozofioj ktp. Ghi estas kultura lukto por la rekono de marginalaj identecoj kaj toleremo de diferencoj. Plue kreskadas la intereso por tutecaj kuracmetodoj kaj terapioj kaj ankaù la intereso por vivi, labori, manghi, ferii alimaniere. Naturprotekta konscio kaj pacifismo akompanas unu la alian. Filozofio, religio kaj mistiko influas la sciencan pensadon en la senco ke okazas sintezo inter la racio kaj la intuicio. Ankaù la esploro de la paranormala estas konsiderata. La novtempa vivarto estigis finfine ankaù grandegan komercan sukceson en formo de tipe harmonia (plej ofte nur instrumenta) muziko kia tiu de A. Vollenweider aù Pushkar, libroeldonado (F. Capra : Dao de fiziko, Ken Wilber : Sen Limoj, Gleick : Kaosoteorio, Redfield : Celestina profeto, Paulo Coelho, La Alkimisto, L. Haye, Kuracu vian korpon, sed precipe Marily Ferguson, La Akvariusa Konspiro, pri paradigmoshanghoj), kosmetiko (parfumitaj kugletoj kaj bruligeblaj batonetoj, bruligiloj por esencaj oleoj), nutrado (makrobiotiko, bio-organika nutrado), pordoma kulturo (feng shui, hamako, sonkonkoj, ionizatoro, pluvbatono,...) kaj turismo en formo de aktivaj, bonfartigaj, konvivaj kaj artaj ferioj en kiu oni cherpas el la spirita, paranormala, esoteria aù alternativa. Ke la Nova Tempo pli kaj pli komercighas atestas la fakto ke ekestas ech vendejegoj chi kampe kiel ekz. la amsterdama Oibibio.

La nuna Nova Tempo-movado esperas ke la alternativaj kurentoj de tiu chi tempo kreskos en forto kaj fine kunfandighos al unu vizio sur la homo kaj la kosmo. Centra en tiu vizio estas la malshato de la analita pensado kaj la ekonomia kaj scienca eksploitado de la tero. Dum la tradiciaj oficialaj religioj perdas popularecon en okcidento, kreskas la sercho por trovi manierojn komuniki kun la 'naturo' (bioghardenado, naturprotektaj produktoj) kaj ekestas denove intersigho pri diversaj specoj de nova terospiritualismo (druidismo, shamanismo, wicca) char oni serchas sperton kiu komunikas ke la homo estas parto de la naturo, de la tuto kiu estas la tero. Char analizado kaj sistematizado ne chefas, sugestigo estas pli ofte uzata por pravigoj. Tio ebligas ke chiam denove aliaj novaj terapioj, ideoj kaj spiritaj kurentoj kaj komprenoj povas eniri la Novan Temon. Tiele Nova Tempo shajnas esti influricha kurento kiu farighas ia kultura kaj spirita sinkretismo.

Novepoka arto,  arto kiu celas subteni agadon por ekologia, socia kaj spirita balanco, ofte uzante ankaù naturajn materialojn kaj influojn el indighenaj kulturoj. Ekzemploj : sonkonkoj, mandalo, jedaki' (digdgeridoo).  Rilata : Proesperarto, korpopentrado.

Persona kresko (angle personal growth, france développement personel), eblecoj al memdisvolvigho kiuj balancighas inter klasika klerigado kaj terapioj. Char en sekularizita socio kiel la okcidenta, kiu krome funkcias laù la principoj de la libera merkatpensado, tradicioj, sencdonaj referencokadroj kaj rigidaj sociaj roloj pli kaj pli emas malaperi kaj oni observas ke ech en familioj personoj pli kaj pli emas individuighi kaj alstrebi plej eble grandan disvolvigho de ilia personeco. Tial pli kaj pli da personoj perdas siajn fiksajn vivmodelojn kio kaùzas ofte identecperdon kies ebla sekvo klarigus la bezonon je personaj kreskoeblecoj. Multaj tiaj personoj sentas sin allogataj al Nova Tempo char ghi kreis tutan 'merkaton' de kreskogrupoj, terapioj, meditadteknikojn kaj klerigmetodojn. Por ke iu sukscesu en sia vojo al persona kresko tiuj teknikoj kaj metodojn celas ne nur la mensajn kapablojn por senti sin pli bone, sed la tutan homon.

Primal, pentrado kun atento kaj sanigo por la 'interna infano'.

Pro Esperarto (www.      ) celas subteni agadon por ekologia, socia kaj spirita balanco i.a. farante 'esperantajhojn' el naturaj kaj diverskulturaj materialoj.

Rebirthing (angla por renaskigho), spirterapio inventita fare de L. Orr (Usono) kiu celas revivigi la momenton de la  naskigho por klopodi solvi naskightraumojn pere de plirapidigita spirotekniko. Ekzistas tri specoj : seka praktiko kaj alia en varma aù malvarma akvo, nomata malseka renaskigho. Renaskigho ebligas kompletan malstrechighon, liberigon de limigan konduton, ghui de esprimpovo kaj riparo de la kompleta spirado.  Sinonimo : holotropia spirado.

Rejuniga kuracado (france cure de jouvence, nederlande : verjongingskuur). Rilata : longjareco.

Renaskigho, ne temas nur pri reenkarnigho, sed indikas ankaù staton de illuminado. Ne konfuzenda kun rebirthing.

Resaniganto (fr. guériseur), kuracpratikanto kiu uzas nesciencajn kuracmetodojn kiajn magnetajn kaj spiritajn fortojn. Sinonimo : kuracanto.

Ritualo, religia aù magia ago dum ceremonio laù certaj stiktaj reguloj.

Samsara, hinda nocio de reenkarnigho, en kiu ies nuna vivo sekvas ciklon de renaskighoj en novaj fizikaj korpoj. Rilata : karmo.

Sanoferioj, ferioj dum kiuj oni aparte flegas sanan vivstilon. Vidu ankau termalismo kaj konvivaj ferioj.

Sanskrita, antikva hindeùropa lingvo en kiu la klasikaj tekstoj de la hinduismo estas skribitaj. Ne malmultaj novepokaj vortoj estas de sanskrita origino : akasha, ashramo, chakro, guruo, jogo, nirvana, prana, tantra, veda'.

Seiki, metodo parenca al shiacu por lerni eksenti la energion de iu persono, ekvilibrigi tiun energion kaj krei plej eble bonan malstrechighon.

Shamanismo (siberia/tungua vorto 'saman' - sinvarmigo) 'saman' rilatas al la tranco en kiu la shamano implikighas, al la   vivovizio, religio kaj kuracmanieroj de indighenaj popoloj (ekz. en Mongolio), sed ghi rilatas ankaù al ghiaj variantoj kiujn praktikis jam okcidentajn shamanojn (keltajn druidistojn) kiuj estis kuracistoj, terapiistoj kaj religiaj perantoj inter la socio kaj la mondo de dioj/spiritoj.  Shamanismo pretendas ke chio havas konscion, ke chio kaj chiuj estas interligititaj kaj ke ekzistas apud nia realeco ankaù 'aliaj mondoj'. Tial ili uzas ceremoniojn en kiuj oni agnoskas la spiritajn kvalitojn kaj fortojn de koloroj, bestoj, plantoj, mineraloj, planedoj.  Krom kuracanto shamano estas ankaù spirita konsilisto kaj protektanto de sia komunumo. Shamanismo akiras en okcidento chiam pli da populareco. Precipe indianaj ceremonioj kaj ritaroj enkondukighis : la medicinan radon por kunigi la vivenergion kaj la shvitejon por purigi sin interne kaj ekstere. Char okcidenta psikologio ne chiam povas doni respondon rilate al problemoj, montrighas ke en kombino de aù helpe de shamanista ritaro kaj simbolaro kuracigaj efikoj eblas. Rilataj : aùro, gemoterapio, kolorterapio, herbalismo, pluvbatono, novepoka arto.

Shviteja ceremonio, (angle sweatlodge) [shamanismo], shvitejo estas speco de primitiva saùno en formo de ronda, malalta tendo el plieblaj salikbranchoj kovrita kun kanvaso kaj kovriloj. En la mezo de la shvitejo trovighas kaveto kun varmegaj shtonoj kiujn oni sursprucighas kun akvo, simile al saùno kaj chirkaù kiu oni sidas en mallumo, silentante, preghante aù kantante.  La celo de tia ceremonio estas akiri intensan spiritan sperton kiu faciligas la kuracadon de nesolvitaj problemoj aù la purigon de la animo kaj korpo. Kvankam kutimo atribuita al la indianoj, ankaù keltoj, rusoj kaj japanoj konis shvitejojn. Reaktualigitan ceremonion en novepokaj medioj sub gvido de iniciitaj shamanoj.
Skota dusho, dusho dum kiu alternas varma kaj malvarma akvo.

Skota dusho, dusho dum kiu alternas varma kaj malvarma akvo.

Sonkonkoj (angl. singing bowls), kupraj konkoj kiuj donas mirindan vibran sonon kiu penetras plej profunde en ni mem kaj provokas fortajn pozitivajn vibradojn en la menso kaj la tuta korpo.  En Tibeto kaj Nepalo uzataj por meditado. En Nova Epoko por malstechiga koncerto aù fine de masaghsesio.

Spirito,  [spiritismo] uzata por indiki mortinton, fantoman aperon. Ankaù senkorpa ajho konata sub diversaj nomoj kiel Dio, anghelo, chicerono, demono, gvidisto Vidu ankaù animo.

Spiritualismo, rilatas al mistiko, sed kie la mistikulo havas ofte tradician religian konvinkon, la (okcidenta) homo kiu serchas spiritualismon ofte ne havas tiun, sed inspirighas en diversaj kaj tutmondaj orientaj religioj. La spiritualismo de la Nova Tempo estas kredo sen dogmoj kiu inklinas shati la spiritajn bonojn super la materiajn kaj emas kredi ke chio en la vivo havas sencon. En tia klimato interreligia dialogo kondukas al paco anstataù al malamikeco. Laù iuj en Nova Epoko iu povas serchi sian propran dikredon laù propra kompilado. La serchado pluralisma tamen montras ke la homo pluserchas ion inter chielo kaj tero aù pli bone la chielon surtere.

Spiroterapioj, komuna nomo por terapioj kiuj volas plibonigi la tro suprajhan spiradon, pere de pli profunda, kompleta en- kaj elspirmovon, precipe pere de la diafragma (abdomena) spirado, ofte en la kadro de masagho, jogo aù relaksado. Vidu ankaù renaskigho, jogo, statura integrigho, Chi Kong.

Statura integrigho (angle postual integration), metodo por akrigi la mensan kaj korpan konscion pere de profunda prilaboro de la kuniga kaj muskola histo, helpe de kombino de rolfing, gestalt, spiroterapio, akupremo aù bio-energetiko. La statura integrigho deiras de la konstato ke profundaj, plej ofte kronikaj, tensioj manifestighas en la korpostrukturo kiu malbalancighis.

Sujishim, akupunkturo sur la mano, kiu estas mikrokosmo de la homa korpo.

Termala akvo, akvo havante kuracajn kaj sanigajn ecojn ekz. soda (stimula), bikarbona (digestiva), karbona (apetiviga), radioaktiva (sendoloriga kaj sedativa), sulfura (plibonigas la spiradon kaj antauenmovadon) , sulfata (en
kazo de stomaka kaj urina malsano).

Termalismo, kuracejo kie dumlonge fidele venis plejofte nur maljunaj personoj por kuraci de certaj doloroj, en la plej renstrukturitaj tiaj kuracejoj oni altiras tre diversan publikon kiu deziras ielmaniere plibonigi sian sanstaton el vidpunkto preventa, resanigha aù kial ne malstrechiga por kontraubatali la modernajn plagojn de streso kaj lacigho.

Transformado, mensa shangho kiu kondukas al interna kresko kaj konscio.

Vaporejo, vidu hamam'

Vastu, la veda logharto por konstrui kaj loghi en harmonio kun la naturleghoj. Kontraùe al Feng Shui, kiu precipe laboras kun la koncepto chi (vivenergio), vastu okupighas pri la personaj fortoj de surteraj energioj kaj energioj en la kosmo. Vastu ankaù uzas hindan specon de astrologio.

Ventakviko, sinonimo por Feng Shui.

Videbligho, (fr. visualisation), imagopova tekniko per kiu tn. faciliganto sugestas bildojn en ies imaginaro (nomata maldormaj revoj) kiuj eblas evoki kreemajn kaj dezirindajn pensojn kiujn poste manifestighus en la reala vivo. Sinonimo : gvidata fantazio. Rilata : alfatrejnado, pozitiva pensado, magio, Silva-Mind.

Vizio-esplorado (angle 'Vision Quest'), [shamanismo] spirita praktiko cherpita el la nordamerika indiana kulturo per kiu shamanoj iras vivi en la naturo, uzante klarvidecon, faston, preghadon kaj meditadon por malkovri vivcelon.

Vochdialogo (angle 'Voice Dialogue'), terapio kiu centrighas sur la kontaktigho kaj konsciigho de diversaj vochoj t.e. subpersonecoj de iu persono.

Vochlaboro, metodo por subteni la esprimon de emocioj.

Zen',  signifas meditado en la japana kaj fontas el miksajho de budismo kaj daoismo. Zen' celas la iluminadon (japane satori t.e. la memrealigo = ighi si mem) deiras de la principo ke ne eblas ion atingi nur kun la intelekto kaj ke solvo troveblas pere de la sperto de koro al koro. Tiun nivelon eblas atingi per speciala maniero de meditado, nomata 'zazen' (tr. sidi en zen) pere de koncentrigho sur la staturo/korposilueto, la spirado kaj la meditado.